Enmeti datumojn el tekstaj dokumentoj
You can insert text into other document types, such as spreadsheets and presentations. Note that there is a difference between whether the text is inserted into a frame, a spreadsheet cell, or into the outline view of a presentation.
-
Se vi kopias tekston al la poŝo, vi povas alglui ĝin kun aŭ sen tekstaj atributoj. Uzu la fulmoklavojn KomandoStir+C por kopii kaj KomandoStir+V por alglui.
Por elekti la formaton laŭ kiu la enhavo de la poŝo algluiĝu, klaku al la sago apud la bildsimbolo Alglui en la normala breto, aŭ elektu je Redakti - Alglui speciale, kaj elektu la ĝustan formaton.
-
Se teksta dokumento enhavas titolojn formatitajn laŭ la Titola Alinea Stilo, elektu je Dosiero - Sendi - Skemo al prezentaĵo. Nova prezentaĵo kreiĝos kiu enhavos la titolojn kiel skemon.
-
Se vi volas transigi ĉiun titolon kun ĝiaj alineoj, elektu la komandon Dosiero - Sendi - Aŭtomata resumo al prezentaĵo. Necesas ke vi formatis la titolojn laŭ rilata Alinea Stilo por povi vidi ĉi tiun komandon.
Kopii tekston per ŝovi kaj demeti
-
Se vi elektas tekston kaj ŝovas ĝin al en kalkultabelo per ŝovi kaj demeti, ĝi enmetiĝos kiel teksto en la ĉelon kie vi maltuŝas la muson.
-
Se vi ŝovas tekston al la normala vido de prezentaĵo, OLE-objekto enmetiĝos kiel LibreOffice-kromprogramo.
-
Se vi ŝovas la tekston al la skema vido de prezentaĵo, ĝi enmetiĝos ĉe la kursora loko.